Indekso:
Pri "Klavaro"
Apartaĵoj
Antaŭbezonoj
Dokumentado
Bildoj
Forumoj
Tradukado
Kunlaborintoj
Konsilo:
Apliku dvorakon!
Laŭ PEJNO
Laŭ KLIVO
|
Elŝutu la plej novan version
Por vi, kiu jam konas "Klavaron", jen la plej rapida maniero elŝuti ĝin.
Vindozo (exe):
Klavaro-1.0.7-win.exe (671 kB)
Linukso (deb):
klavaro_1.0.7_i386.deb (298 kB)
Linukso (rpm):
http://dries.ulyssis.org/ ... (pluraj)
Fontkodo:
klavaro-1.0.7.tar.bz2 (412 kB)
Aliaj versioj:
https://sourceforge.net/projects/klavaro
Dankon al Dries Verachtert pro la "rpm"-aj pakaĵoj.
rim.: se vi ne ŝatas instali aĵojn en Vindozo, eblas simple malkompakti tiun sekvan "zip"-an dosieron en ie ajn kaj startigi la ciferan dosieron en la branĉo "bin", el la dosieruja strukturo kreita kiel "Klavaro". Sed ne forgesu pri la antaŭ-bezonoj.
Vindozo (zip):
Klavaro-1.0.7-win.zip (420 kB)
Pri "Klavaro"
"Klavaro" estas nur plia senpaga instruilo por tajpado (senkosta mem). Ni sentis bezonon krei ĝin ĉar ni elreviĝis pri la aliaj alternativoj, kiuj preskaŭ ĉiam traktas nur iujn specifajn klavarojn. "Klavaro" intencas esti maldependa je la tipo de la klavaro, ŝparante memoron kaj tempon (kaj monon).
Supren
Apartaĵoj de la lasta versio
Jen la pretaj funkcioj:
-
Internaciigo: Esperanto, angla, ĉeĥa, franca, germana (malkomplete), hispana, hungara, nederlanda, pola, portugala, rusa kaj sveda lingvoj. Esperantisto: se vi deziras traduki al alia lingvo, bonvole legu la instrukciojn pri traduko.
-
Pretaj klavar-aranĝoj:
- "qwerty" (BR; BR_abnt0; BR_abnt2; CZ; EL; ES; HE; IT; PT; SE; TR; US)
- Dvorak (BR; FR; TR; US; US_BR; US_ES; US_SE)
- "qwertz" (CZ; DE; HU)
- "azerty" (FR; BE)
- "jtsuken" (RU)
- AlphaGrip5 (US)
-
Redaktilo de klavar-aranĝoj: ebligas aranĝi laŭvole la klavoj kaj konservi la rezulton en simpla teksta dosiero. Se via klavar-tipo ne estas montrita supre, vi mem povos krei ĝin. Se vi bezonos fari tion, bonvole informu nin.
-
Baza kurso: enkonduka tipo de kurso pretas kaj utilas por parkeri la disrestadon de la klavoj sur la klavaro- Ni asertas, ke ĝi estas maldependa je klavar-aranĝoj tiamaniere: aperigante hazardan envicigadon de karakteroj, kiuj devas esti kopiata de la lernanto.
-
Adaptigaj ekzercoj: tiuj ĉi ekzercoj uzas ĉiujn klavojn hazarde, tiel ebligante vin praktiki sur la tuta klavaro- Ili disvolvigas la kapablon adapti viajn tajpadajn lertecojn al iu ajn speco de stranga vorto aperebla en iuj tekstoj.
-
Rapidecaj ekzercoj: oni ekposedas rapidecon en tajpado tiam, kiam la medio esta jam bone konita, alivorte, kiam la vortoj estas el la propra lingvo de la tajpanto. Tial tiuj ĉi ekzercoj traktas rapidecon. Kaj eĉ se via lingvo ne estas subtenata de la aplikaĵo, tiam vi povas indiki tekstojn en iu ajn lingvo por inkluzivi la vortojn enhavatajn tie.
-
Fluecaj ekzercoj: en tiuj ĉi ekzercoj, oni praktikas tajpante plenajn alineojn, bonsencajn frazojn. Tajperaroj ne estas akceptitaj: la uzanto devas korektigi ilin per la retropaŝo-klavo, antaŭ ol li/ŝi povu daŭri. Speciala zorgo estas aplikata al la tajpada ritmo, kiu devas esti la plej eble uniforma. Same kiel en la rapidecaj ekzercoj, tiu ĉi ankaŭ ebligas ŝargi ajnajn tekstajn dosierojn, sendepende de la lingvo.
-
Progresaj grafikaĵoj: je la kompleto de ĉiu ekzerco, kelkaj karakteroj de via efikeco estas registritaj kaj montreblas grafike. Tiel, oni povas facile kontroli la progreson (aŭ malprogreson) de sia lernado.
-
Simpla grafika interfaco: kiam oni lernas tajpi korekte, tiam oni ne povas disatenti el la ekzercoj. Do, rekomendindas nek esti dudekoj da montriloj mezurantaj rapidecon, erarojn, tempon, ktp; nek esti virtuala klavaro ŝvebanta fronte al la lernanto: li/ŝi devas parkeri la klavaran aranĝon per haŭto-senso, ne vido-sense. Tial, la interfaco de "Klavaro" ekestis simpla kaj ĝi daŭros tiel dum sia tuta ekzistado.
Supren
Antaŭbezonoj
La grafika interfaco de Klavaro surbaziĝas je alia programo nomata "GTK+ 2" (verdire ĉi tio ne estas programo, sed kolekto da bibliotekoj). Nepre ĝi estu korekte instalita en via sistemo.
En Linukso, havante la grafikan sistemon X agordita, probable vi uzas aliajn programojn surbazitaj je GTK. Alivorte, tiu ilo jam devas esti instalita.
Bedaŭrinde en Vindozo tio ne veras. Krom se vi uzas programon kiel The Gimp, probable la GTK ne estas instalita en via komputilo. Tamen, tio facile solveblas. Instalinte la "GTK+ 2 por Vindozo" ĉio estas bona. Sufiĉas akcepti la apriorajn sugestojn de la instal-programo, kiu troviĝas en tiu ĉi kompaktita dosiero: gtk+-2.10.13-setup.exe (6076 kB).
Problemeto pri Vindozo estas tio, ke ĝi ne eltenas rapidegajn tajpantojn en la 4-a tipo de ekzerco: ofte okazas miskalkulo pri la flueco. Tiu problemo ne aperas en linuksaj sistemoj. ;-)
Supren
Dokumentado
Ĉi tie disponeblas simpla manlibreto, priskribanta pli detale la funkciadon de la programo.
klavaro-manlibro-eo-1.0.5.pdf - (269 kB)
Supren
Forumoj / Diskutadoj
Se vi deziras helpi nin, sugesti ion, peti helpon, subtenon aŭ ion ajn alian, bonvole aliru la forumojn ĉe "SourceForge". Tie troviĝas diskuteblecoj por Esperantaj, portugalaj kaj anglaj parolantoj.
Tutcerte, aliru al:
Klavaro - Forums
Supren
Tradukado
"Klavaro" uzas la pakaĵon "gettext" por sukcesi internaciigon. Se vi interesiĝas pri malfermi eblecon ĝui ĝin en via propra lingvo, vi devas krei tradukan dosieron je la formo "po". En la fonta organizo de la disdonita fontkodo estas dosierujo nomita "po", kie troviĝas la dosiero "klavaro-pot". Nur kopiu tiun ĉi dosieron renomante ĝin laŭ via lingvo-kodo kaj finigante ĝin per "po", en la sufiksa parto. Jam ekzistas tie aliaj traduk-dosieroj pretaj, ekzemple: "pt_BR.po". Unue trarigardu ĝin por kutimiĝi al ĝia aspekto.
Verdire, vi ne bezonas la pakaĵon "gettext". Nur necesas redakti la "po"-an dosieron kaj sendi ĝin al ni. Se vi ne scias vian propran lingvo-kodon, sufiĉas nomi la tradukitan dosieron iel ajn kaj informi nin pri via lando. Estas iuj programoj por helpi en tia laboro. Unu el la bonegaj estas "poEdit". Ankaŭ estas debiana pakaĵo por "poEdit".
Oni devas ankaŭ traduki kelkajn tekstajn dosierojn, rilataj al la instrukcioj de la kurso mem. Ili troviĝas em la dosierujo "data" kaj estas kodigitaj laŭ UTF-8. La Esperantaj versioj komencas per "eo_EO_".
Rilate al la dosieroj uzataj por la rapidecaj kaj fluecaj ekzercoj, oni devas krei la dua, la unua venas aŭtomate, uzante la programo mem. Mi povus kunmeti ilin, eĉ ne konante la altradukotan lingvon. Tio eblas per uzo de artikoloj en Vikipedio. Tamen, se estas mi kiu faras tion, certe mi enmetas alineojn, kiuj temas pri vegetarismo, Esperanto, filosofio, ktp... :-)
Se vi volas scii pli, uzu la "gettext"-a dokumentaro. Aŭ vi povas kontakti rekte nin. Por tio, nepre retpoŝtu al:
<
fefcas (a) gmail (p) com
>
Supren
|
Čeština
Magyar
Português
(x-sistemo)
Ekde: 2005-04-03
Priatesti tiun ĉi paĝon:
|