La grafika interfaco de Klavaro surbaziĝas je alia programo nomata "GTK+ 2" (verdire ĉi tio ne estas programo, sed kolekto da bibliotekoj). Nepre ĝi estu korekte instalita en via sistemo.
En Linukso, havante la grafikan sistemon X agordita, probable vi uzas aliajn programojn surbazitaj je GTK. Alivorte, tiu ilo jam devas esti instalita.
En Vindozo, vi ne bezonas priokupiĝi, ĉar la disponebla instalilo jam enhavas ĉion tio. Tial ĝi fariĝis tiom granda...
Por uzi la programon kiel "duon-konektitan" ludon, oni bezonas havi instalita ankaŭ tiun bibliotekon: 'libcurl3'. Ĝi nur vaste disponeblas por sistemoj bazitaj sur Linukso, tial ne eblas facile profitigi tion por Vindozo.
Por linuksaj distribusistemoj bazitaj sur "Debiano", tre rapida maniero instali tiun pakon estas per la komandlinio:
apt-get install libcurl3
Kompreneble, tio nur povas esti realigata per la uzanto "root" (administranto). Aŭ, alternative, oni povas instali ĝin el pli interagaj pak-administriloj, kun grafikaj interfacoj, kiel ekzemple la programoj "aptitude", "kpackage", ktp.
Ĉi tie disponeblas simpla manlibreto, priskribanta pli detale la funkciadon de la programo.
klavaro-manlibro-eo-1.0.8.pdf - (270 kB)
Se vi deziras helpi nin, sugesti ion, peti helpon, subtenon aŭ ion ajn alian, bonvole aliru la forumojn ĉe "SourceForge". Tie troviĝas diskuteblecoj por Esperantaj, anglaj, hungaraj kaj portugalaj parolantoj.
Tutcerte, aliru al: Klavaro - Forumoj